Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 259 (2010-12-19)
[pri IJK] IJK 2012 okazos en Japanio

TEJO ĝojas anonci, ke la 68-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Naha, ĉefurbo de la Okinava insulo en Japanio. Organizos ĝin Japana Esperanto-Junularo (JEJ).
La Okinavaj Insuloj troviĝas en sudokcidenta parto de Japanio, havas mirindan naturon, belegajn historiajn konstruaĵojn kaj speciale bongustan kuirarton. Okinavo proksimas al Tajvano, Ĉinio kaj Vjetnamio, do estas tre facile vojaĝi ankaŭ al la Vjetnama UK en Hanojo.
Tio estos jam la dua fojo, kiam IJK gastos en Japanio. La unua junulara kongreso tie okazis en la 1965-a jaro en la urbo Ōcu. Pli ĉe paĝaro de tejo: http://tejo.org/eo/node/1186

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026